Traktato de Elizeo

La subskribo de la traktato en la Salono Murat de la Palaco Elizeo. Sidantaj ĉe la tablo Konrad Adenauer, Charles de Gaulle, Georges Pompidou, Gerhard Schroeder, Maurice Couve de Murville.
Skulptaĵo memoranta la franc-germanan amikecon en Berlino, montrante la ŝtatestrojn Charles de Gaulle kaj Konrad Adenauer manpremantajn.

La Elizea Traktato (france Traité de l'Élysée, germane Élysée-Vertrag, ankaŭ konata kiel la Traktato de Amikeco) estis subskribita la 22-an de januaro 1963 inter franca prezidento Charles de Gaulle kaj okcidentgermana kanceliero Konrad Adenauer en la Elizea Palaco en Parizo kaj ekvalidis la 2-an de julio 1963 post ratifiko de la parlamentoj de ambaŭ landoj [1]. La traktato donis oficialan kaj devigan validecon al historia repaciĝo inter la landoj, kaj kiel rezulto de la interkonsento, Francio kaj Okcidenta Germanio establis renoviĝintajn reciprokajn rilatojn kiuj metis finon al la historia malamikeco inter la du nacioj [2] [3] [4].

Antaŭ la subskirbo la du ŝtatestroj okazadis serioi de reciprokaj renkontiĝoj inter ili, kiuj komenciĝis en septembro 1958. En julio 1962, Konrad Adenauer faris sian unuan ŝtatviziton en Francio. En septembro de la sama jaro, Charles de Gaulle faris sian unuan ŝtatviziton en Germanio, en la tiama provizora ĉefurbo Bonn kaj estis entuziasme akceptita [5][6]. Sed la ratifiko mem estis kontestata en Germanio mem, Usono, Britio kaj aliaj landoj kaj kaŭzis malkonsentojn kaj protestojn.

Laŭ la interkonsento, la du landoj devas fari reciprokan interkonsiliĝon pri ĉiu grava demando por atingi interkonsenton pri la preferata solvo. La gvidantoj de la landoj okazigos regulajn kunvenojn por diskuti diversajn aferojn, kiuj estas en la tagordo. Kadre de la interkonsento estis subskribita la establado de Oficejo Franc-Germana pri Junularo, komuna oficejo pri junularaj aferoj, komunaj lernejoj kaj ĝemelaj interkonsentoj inter urboj, lernejoj kaj distriktoj de la du landoj.

Laŭleĝe, la kontrakto estas konsiderata malplena, ĝi ne estas deviga kaj estas la bazo por pure libervola kunlaboro. Ĝia signifo vidiĝas ĉefe en la politika simboleco de repaciĝo kaj amikeco, kiu estas precipe alvokita je la datrevenfestoj. Efektive, tiu interkonsento instituciigis proksiman rilaton inter Francio kaj Germanio, kiu servis kiel solida bazo por la integriĝo de ĉiuj okcidenteŭropaj landoj en la kadro de la Eŭropa Unio.

En 2003, kaj kadre de la kvardekjaraj festoj de la subskribo de la interkonsento, la interkonsento estis plivastigita tiel ke estis establita komuna konsilio de ministroj de la du landoj, kiu kunvenas dufoje jare, kaj estis interkonsentita verki komuna historia libro, kiu estos uzata de la studentoj de la du landoj, kaj kiu estis redaktita en maniero kiu reflektas reciprokan interkonsenton pri historiaj okazaĵoj komunaj al la du landoj. En 2013, la 50-a datreveno, la parlamentoj de ambaŭ landoj, la Bundestag kaj la Franca Nacia Asembleo, kaj registaroj kaj ŝtatestroj kunvenis por festi en la Reichstag-konstruaĵo en Berlino. En 2018, La 56-datreveno, Germanio kaj Francio subskribis novan amikinterkonsenton, la tielnomitan Traktato de Aachen (france Traité d'Aix-la-Chapelle, respektive germane Vertrag von Aachen). La subskribo okazis en la urbodomo de Aachen, la ĉefurbo de Karolo la Granda.

  1. Elysée Treaty. French Ministry for Europe and Foreign Affairs. Alirita 20 January 2021 .
  2. Ritte, Jürgen, "Fatale Nationalgefühle und eine "Erbfeindschaft"", 8 July 2017. (germane)
  3. Wells, Anne Sharp. (2013) Historical Dictionary of World War II: The War against Germany and Italy.. Scarecrow Press, p. 7–10. ISBN 0810879441.
  4. . Zur Bedeutung des Élysée-Vertrags (germane). Federala Agentejo de Civita Edukado (Bundeszentrale für politische Bildung, bpb) (19 December 2012).
  5. "Restarting the Franco-German engine", 15 June 2017.
  6. Riegert, Bernd, "In brief: What is actually in the Elysee Treaty?", Deutsche Welle, 22 January 2013.

Developed by StudentB